Ĉi tiu artikolo temas pri fama ŝakludanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Gata. |
Gata Kamskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1974 (50-jaraĝa) en Novokuzneck |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Brooklyn College Touro Law Center (en) Universitato de Arizono |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Gata KAMSKY aŭ Gata KAMSKIJ (angle Gata Kamsky, tatare Гата Камский, ruse Гата Камский; naskiĝis la 2-an de junio 1974 en Novokuzneck, Sovetunio) estas usona ŝakisto tatardevena, grandmajstro.
Kamsky estis mirinfano, kiu atingis la finalon de la FIDE Monda Ŝaka Ĉampionumo 1996 en la aĝo de 22 kaj atingis la posicion #4 en la monda FIDE rangolisto 1995. Li ludis preskaŭ neniun FIDE-rangitan ludon inter 1997 kaj 2004.
En majo 2012 li aperis en la pozicio #2 en Usono kaj #14 en la mondo.[1] Li venkis 5 foje en la Usona Ŝaka Ĉampionumo.